En Eŭskio okazas la plej granda monda agado favore al lingvo: Korrika

  • Korrika (esperante kurante aŭ rapide). La eŭskoj ekis la 30an de marto la plej multhoman agadon kiun en la mondo popolo faras favore al sia lingvo. Centmiloj da homoj partoprenas ĝin trapasante sencese de mano al mano atestilon kiu estas simbolo de la eŭska lingvo. Dum dekunu noktoj kaj dum dek tagoj, en festo kiu daŭrigos 210 horojn oni trakuros 2300 kilometrojn pli malpli kaj oni kunigos kurante la plejmulton de la eŭskaj urboj kaj urbetoj. Eŭskio troviĝas en Europo, en la sudo de la franca ŝtato kaj en la nordo de la hispana ŝtato.


2017ko martxoaren 30an - 13:37

En la suba filmo oni povas aspekti kelkajn bildojn de la pasinta Korrika:

La organizantoj metas en la atestilo sekretan mezaĝon, kaj, post trapasi la manojn de miloj de homoj, oni legas ĝin komence de la fina festo. Kunporti la lignan atestilon kiu enhavas eŭskan simbolon estas kutime taksita kiel honoro, kaj personoj, societoj kaj institucioj “aĉetas” kilometrojn favore al la lingvo. La organizantoj estas la popolaj lernejoj AEK kiuj zorgas pri la instruado de la eŭska kaj pri la alfabetigo de la plenkreskuloj. La mono kolektata en ĉi tiu giganta monkolektado estas por tiu menciita organizo.

La eŭska lingvo riskis je malapero kaj ankoraŭ ĉi tiu lingvo parolata pli malpli de unu miliono da homoj riskas laŭ UNESCO je malapero ĉefe en kelkaj lokoj. En kelkaj partoj estas oficiala lingvo, kvankam ne estas tiel en la plejmulto de la teritorio. Korrika kunigas ciujn teritoriojn per festa etoso. La homos kiuj pli aktive emas al la eŭska profitas je la trairo de Korrika en siaj urboj, vilaĝoj kaj kvartaloj por organizi prolingvajn agadojn kaj por surstratigi siajn postulojn.

La iniciato Korrika, samkiel la organizanto AEK, estas agado kiu naskiĝis el la socio mem. Ĝi okazas ĉiudujare kaj ĉi tiu lasta estas la 20a. Ĝi estas tiel sukcesa ke multaj aliaj minorigitaj lingvaj komunumoj ekis organizante similajn agadojn en siaj landoj: en Katalunio, Irlando, Bretonio, Kimrio, Galegio kaj Aranvalo ankaŭ kuras favore al siaj respektivaj lingvoj.

Kial bezonas la eŭska la agadon Korrika?

Dum la proksima pasinteco la eŭska lingvo suferis grandan retroiron, ĉefe dum la tri lastaj jarcentoj.Nur ĉar ili scipovis la eŭskan, oni primokis ofte la eŭskojn kaj oni monpunis kaj batis ilin…Krome, kaj inter aliaj politikaj kialoj, la psikologia persekutado ege influis por ke la homoj forlasu sian lingvon. Laŭ la opinio de la plejmulto de la lingvistoj, la lingva politiko de Hispanio kaj de Francio ludis gravan rolon en la perdo de la lingvo.

La ringo estas unu el la plej teruraj simboloj de la subpremo kiun la eŭska suferis. Estis malpermesita paroli eŭske en la lernejo, kaj kiam la instruisto aŭdis al infano paroli en tiu lingvo, donis al ŝi/li la ringon por ke li/ŝi same faru al la kunklasĉanbranoj. Por ke infanoj denuncu unu la alian, tiu kiu je la semajnfino havis la ringon estis punita, ofte per batoj. Post tio, multaj el tiuj homoj malamis sian propan lingvon, kaj decidis ne altrudi ĝin al la gefiloj, por ke ili ne suferu tion kion ili suferis. La atestoj kolektitaj tra la tuta Eŭskio klare montras ke tiu agadmaniero estis ege disvastigita almenaŭ dum la lastaj du jarcentoj, kaj ankoraŭ vivas multaj homoj kiu suferis ĝin.

En Hispanio la eŭska estis komplete malpermesita dum la preskaŭ 40 jara diktaturo kaj eĉ iam oni surstratigis urbaj gardistoj civile vestitaj por ke ili kontrolu kialingve oni parolis kaj tiel puni la homojn. Oni preskaŭ komplete forpelis la eŭskan el la publika vivo, pritaksante ĝin kiel kontraŭmoderneca.

Ekde la kvindekaj jaroj, kaj pli vigle en la sesdekaj, per kaŝa organizado oni kreis hejmajn lernejojn. Tiam naskiĝis renovigita movado pro la lingvo. En la boliganta politika etoso de la sepdekaj jaroj miloj da homoj alfabetigis sin kaj por tio la eŭskema movado kreis la lernejojn AEK. Post la fino de la hispana diktaturo, en 1980, ĉar oni bezonis monon, revantaj homoj kreis la agadon Korrika.

Kvankam jam pasis 38 jarojn, la eŭska ne estas oficiala en la plej granda parto de la teritorio kie oni parolas ĝin. En ĉi tiuj regionoj, tiel ke en la publikaj lernejoj ne eblas lerni per la eŭska, miloj da infanoj devas ĉiutage veturi al malproksimaj urbetoj dum la tuta lernojaro por iri al la eŭsklingvaj lernejoj. Kvankam en la regionoj kie la eŭska estas oficiala lingvo kunlaborante kun la tieaj registaraj institucioj la atingoj estas rimarkindaj, la hispana registaro denuncas la urbestrarojn kiuj uzas la eŭskan kiel laborlingvo. Krome en la memoro de la eŭskoj restas fiksita la fermadon de la nura eŭsklingva ĵurnalo Egunkaria en 2003 far la hispana polico. Tiam estraranoj de la ĵurnalo estis torturitaj. En la franca ŝtato la franca estas la nura oficiala lingvo kaj okazis procesoj kontraŭ la eŭsklingvaj lernejoj kaj pasintjanuare kontraŭ urbeto kiu starigis la eŭskan (kune kun la franca) kiel oficiala lingvo.

La eŭska estas surstrate, ni ĉiuj iru al la Korrika

Fakuloj diras ke en ĉi tiu jarcento malaperos la duono de la 7.000 lingvoj parolataj en la mondo. Kvankam ankoraŭ oni devas vigle labori por la normaliĝo de la lingvo, en Eŭskio oni ne lasas ke la lingvo malaperu.

“La eŭska estas nia nura libera teritorio”, “Oni ne perdas lingvon ĉar tiuj kiuj ne scipovas ĝin ne lernas, sed ĉar ne estas uzata de tiuj kiuj scipovas ĝin”, “Kiel bele estas aŭdi vin poroli eŭskan!” kaj similajn frazojn oni povas legi en pluraj eŭskaj hejmoj, t-ĉemizoj, vendejoj kaj drinkejoj. Kun la fiero kiun oni povas akiri antaŭenirante kiel popolo la gigantan agadon Korrika kiu bezonas la laboron de centoj de volontuloj, miloj da anonimaj eŭskoj atingos energion por daŭrigi la laboron favore al la lingvo, por konscie vigligi sin kaj por daŭre vivi en la mondo per propa vidpunkto.

Aŭtoro: Lander Arbelaitz (por la eŭsklingva revuo ARGIA. Xabier Rico Iturriotz esperantigis ĝin


Kanal honetatik interesatuko zaizu: Korrika
2024-03-25 | Leire Artola Arin
Burbuilaren ostean badago zer erein

Irundik Baionara, ezin ezkutatuzkoa izan da 23. Korrikak eragindako harrotasuna. ‘Herri Harro’ leloak zentzua hartu duela ikusi dugu lekuko hartzaileen aurpegietan, eta atzetik euskararen alde oihuka aritu diren korrikalariengan. Bakoitzak bere gorputzetik eta bere... [+]


Inoizko Korrikarik ikusiena izan da

1.700.000 ikustaldi izan ditu EiTBren emanaldiak –Hamaika TBrenak gehitu behar zaizkio–. Pozik agertu dira AEKko arduradunak: “Inoizko Korrikarik erraldoi eta anbiziotsuena lortu dugu, herria harro egoteko modukoa”.


Ane Elordi: "Batasunaren Korrika izan da"

11 egunetan bizipen hunkigarri asko bizi dituela esan du Ane Elordik Euskadi Irratian. “Aje emozionala, bi urtetan egindako lana, kideak ondoan izanik, eskertza, babesa, Euskal Herri osoa Baionan elkartu da... Momentu oso bereziak bizi izan ditugu azken egunean”.


Eguneraketa berriak daude